Alia Eŭropo eblas!
La Eŭropa Socia Forumo alvenas al Malmö, Svedio!
De la 17a ĝis la 21a de septembro 2008 okazos la Eŭropa Socia Forumo en Malmö, en la suda parto de Svedio. Oni atendas pli ol 20000 partoprenantojn al la forumo, kiu estas la renkontejo por sociaj movadoj en Europo. Dum kvin tagojn seminarioj kaj laborkunsidoj miksos sin kun kulturo, muziko, aktivismo kaj demonstracioj. Sed la forumo estas multe pli ol kelktaga kunveno – nun ni en Nordio kaj en la cetera Europo havas la ŝancon prezenti alternativojn kaj viziojn por la estonteco. Estas vi kaj via organizo kiu decidas pri la enhavo de la forumo, la programon kreas ĉiuj kiuj deziras partopreni en la proceso. Multaj temoj estos pritraktitaj :fakaj rajtoj, egalrajteco, bonstato, demokratia evoluo, kontraustaro al racismo kaj milito, tutmonda solidareco kaj ŝanĝo de klimata strategio. Ĉar ESF temas pri ŝanĝo de la socio – ne nur diskutado. La Europa Socia Forumo estas unika areno por interŝanĝo de spertoj, diskutoj, kreado de retaĵo kaj planado de komunaj iniciatoj kaj kampanjoj.

